in collaborazione con:
Esperanto-Ligo Filatelista
(ELF/AREK)

indekso de artikoloj

L'articolo in italiano


pagina iniziale le rubriche storia postale filatelia
La movado
Alessandro Bellucci

Kiel ĉiuj novaj proponoj kaj ideoj, la komenco estas konfidita al individuoj, kiuj disvastigas la bazan ideon. Tamen, pli aŭ malpli frue, ekestas la bezono elpensi organizan sistemon por la situacio.

Baldaŭ la esperantistoj, kiel historio instruas, donas vivon al lokaj grupoj, al naciaj kaj fine al tutmonda strukturo. En la sekvaj artikoloj ni traktos iujn landajn kaj internaciajn eventojn. En Italio, Padovo memoras la naskiĝon de la grupo en 1913, dum la Nacia Federacio jam estis fondita en 1910.

Padova 1988 – 75ª Grupo-datrevono Firenze 2010 - 100 jaroj de Itala Esperanto Federacio


La agado de la grupoj ne konsistas nur en organizado de eventoj kaj renkontiĝoj, sed ĉefe en disvastigado de Esperanto, starigo de kursoj sub la kontrolo de la Itala Instituto, antaŭe Itala Katedro, en reklamado de konferencoj sed ankaŭ eldonado de revuoj, tiaj kiel la fama MONATO, belga monata revuo, kaj de libroj, krome partoprenante en radio-elsendoj, inkluzive de Vatikana Radio, kiu ankoraŭ hodiaŭ dissendas en Esperanto tri fojojn semajne vespere, kaj televide.

Italio - Poŝtkarto de la Itala Katedro de Esperanto


1991 - Belgio, maŝinafranko revuo MONATO 1981 - Vatikanurbo, Maximumo Radio Vaticana


En la nova jarmilo, multaj kulturaj agadoj estas disvastigitaj per la interreto kaj ekzistas ankaŭ multaj radiaj kaj televidaj retoj, sed ankaŭ klarigaj intervenoj aŭ "lerniloj" kaj ankaŭ grupoj en la ĉefaj "sociaj" retejoj.

Italio - 1998 Internet


Ĉar mi menciis la Radion, estas interese scii, ke, en 1925, du poŝtmarkoj estis eldonitaj en Sovetunio, 20 jarojn post la morto de Aleksandr Stepanoviĉ Popov, kun la surskribo en Esperanto “Inventisto de radio - Popov”. La 7-K.[opekaj] poŝtmarkoj estis, en 1927, surpresitaj per nova valoro dum la germana okupado.


La apero de la unua poŝtmarko kun vortoj en Esperanto nature ekscitis la esperantistojn, sed ... la italojn iom malpli, ĉar la invento de nia Guglielmo Marconi estis atribuita al Popov! Sekvis oficiala protesto, adresita al A. S. E. Ministro CIANO de la prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, Markizo Carlo Cordero di Montezemolo.

La direktoro de la Universala Esperanta Asocio, decembre 1925, tiel finas sian respondon pri la duboj rilataj al la vereco de la nomo de la inventinto: "Ĉar nia movado estas organizita, ni devas aliĝi al strikta neŭtraleco, kiel sola garantio de respekto kaj atento al ĉiuj, kiuj ne estas parto de nia asocio ".

1959 - Ĉeĥoslovakio: Nikola Tesla, Aleksander S. Popov, Edwin Howard Armstrong, Edouard Branly, Guglielmo Marconi, Heinrich Hertz - inventistoj en la kampo de telegrafio kaj telefonio


Alessandro Bellucci
12-07-2021