in collaborazione con:
Esperanto-Ligo Filatelista
(ELF/AREK)

indekso de artikoloj

L'articolo in italiano


pagina iniziale le rubriche storia postale filatelia
La gramatiko (2ª parto)
Alessandro Bellucci

Oni daŭrigas kun la reguloj.

Bone, ekkomencas kun la verboj. La simplaj verbai formoj estas nur 6, la finaĵo estas senŝanĝa por ĉiuj personoj kaj nombroj. Do:

-I por infinitivo -AS por la prezenco -IS por la pasinto
-OS por la estonteco -US por la kondicionalo -U por la imperativo


En la poŝtkarto oni legas APERIS = itallingve è apparso, apparve

Pollando 1960, poŝtkrto, ŝtampo 1962


Ni daŭrigas per la adverboj, kiuj povas esti: originalaj kaj derivitaj. La derivitaj adverboj formiĝas aldonante la finaĵon -E al la radiko.

Ekzistas ankaŭ prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj difinas iujn specifajn karakterizaĵojn:

-IG signifas en la itala rendere, fare
-IĜ signifas en la itala diventare

En la ŝtampo MEMORE = in memoria, a ricordo; LIBERIGO = liberazione, atto del liberare

Ĉinio 1989 – Maŝinŝtampo memore de liberigo de Nanchang

Nova regulo estas la ebleco kunmeti vortojn, kombinante 2 radikojn kaj pli da prefiksoj, sufiksoj kaj finaĵoj.

En la ŝtampo KULTURFESTIVALO = kultura festivalo, kaj la vorto JUNULARO estas kunmetita de JUN-UL-AR-O. Itale la unua signifas Festival culturale kaj la dua gioventù.

Pollando 1971 – Ŝtampo pri Festivalo


Ni finu ĉi tiun rapidan superrigardon de Esperanta gramatiko kun la plej sprita parto, nome la kreo de KI-vortoj- Vortoj, kiuj permesas al vi havi serion de korelativaj pronomoj per kombinado de radikalaj silaboj kun korelativaj finaĵoj.

Nederlando - Poŝtkarto 1914


En la ŝtampo KIEL - KI demanda formo + EL maniero = in che modo, come.

Hispanio 1987- Maŝinŝtampo 100° datreveno de Esperanto

Kompreneble la gramatiko ne finiĝas per ĉi tiuj malmultaj linioj sed eble vekas scivolemon.

Alessandro Bellucci
27-05-2021