in collaborazione con:
Esperanto-Ligo Filatelista
(ELF/AREK)

indekso de artikoloj

L'articolo in italiano


pagina iniziale le rubriche storia postale filatelia
La unuaj paŝoj de Esperanto
Alessandro Bellucci

Per la eldono de la libro Internacia Lingvo de D-ro Esperanto komenciĝas la historio de ĉi tiu lingvo, kiu permesas al ruslingvaj legantoj disvastigi ĝin tra la Rusa Imperio kaj Orienta Eŭropo. Danke al la postaj eldonoj en la franca, germana kaj angla lingvoj, ĝia disvastigo atingas la Ŝtatojn de Okcidenta Eŭropo kaj, post kelkaj jaroj, la aliajn kontinentojn.

En siaj fruaj tagoj Esperanto estas uzata de kelkaj simpatiantoj, precipe en skriba formo, por leteroj, sed post la publikigo de la unuaj eldonaĵoj, Zamenhof kaj aliaj interesatoj, kiel Antoni Grabowski, ekverkas diversajn artikolojn. La plej grava revuo estas La Esperantisto, fondita en 1889, kiu havis la verkiston Lev Tolstoj inter siaj unuaj legantoj kaj subtenantoj.

GoDoRo - Privata tutaĵo - Anton Grabowski

Lev Tolstoj - Ĉeĥoslovakio 1953 kaj Rusio 2000

 

Titolpaĝo de nr. 1 de la revuo La Esperantisto 1a septembro 1889


Esperantistoj baldaŭ organiziĝas en kluboj kaj asocioj por praktiki, uzi kaj disvastigi la lingvon kaj krome starigi kursojn.
Jam en 1888 klubo naskiĝas en Nurenbergo, sekvata de tiuj en Odeso kaj Veliko Tirnovo.

1998 - Odeso, Ukraino - Tutaĵo - 71ª SAT-Kongreso,

 

1988 - Bulgario - 100 jaroj de Esperanto en Veliko Tirnovo


Baldaŭ la Esperanta manlibro estas tradukita al multaj aliaj lingvoj. En Italio, en 1890, la unua gramatiko estas publikigita de Daniele Marignoni el Kremo. Danke al ĉi tiu eldonaĵo kaj la ĉeesto de multaj spertuloj, grupoj naskiĝas en multaj urboj tra la tuta Italujo.

Italio - Marignoni naskiĝas en Kremo 1890 - Titolpaĝo de la unua itala manlibro


Komence de la 20a jarcento okazas pluraj internaciaj kunvenoj, ĝis kiam la unua monda kongreso estas organizita en 1905, en Bulonjo-sur-Maro. La sukceso pliiĝas kaj, en aprilo 1908, Universala Esperanto-Asocio ( kiu ekzistas ankoraŭ hodiaŭ) estas fondita de la dudekunu-jara Hector Hodler, svisa ĵurnalisto, kune kun aliaj liaj kolegoj.

Nederlando - aprilo 2008
100 jaroj de UEA
(personigita poŝtmarko)


1974 Fujeira - Folieto kun H. Hodler en la centro, inter L.L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.
(faksimilo de neeldonita serio)



Alessandro Bellucci
02-03-2021