in collaborazione con:
Esperanto-Ligo Filatelista
(ELF/AREK)

indekso de artikoloj

L'articolo in italiano


pagina iniziale le rubriche storia postale filatelia
La gramatiko
Alessandro Bellucci

Ĝis nun ni skribis pri la originoj de la lingvo Esperanto.
Jen iom pli pri ĝia enhavo.

La libro, eldonita de Zamenhof en 1887, estis dividita en plurajn partojn: la ĉefa estis la gramatiko, poste la vortprovizo kaj fine selektitaj pecoj el verkoj kaj rakontoj, originalaj kaj tradukitaj.

SovietUnio 1987 - Tutaĵo kaj ŝtampo
Cent jaroj de la eldono de la unua libro, ruslingve

Meksiko 1987 - Stampo pri 100a datreveno Unua Libro


Esperanto uzas la fundamentojn de ĉirkaŭ trideko da lingvoj kaj ekzemplas la regulecon kaj simplecon.

Jen la unuaj gramatikaj reguloj.

La alfabeto konsistas el 28 literoj kun ununuraj sonoj. Multajn oni legas kiel en la itala lingvo, sed aliajn oni legas malsame, aŭ tute ne ekzistas.
En la stampo la vorto KONFERENCO enhavas la literon C kiun oni prononcas kiel la itala Z.

Aŭstrio 1987- Stampo pri Konferenco 100 jaroj de E-Kulturo

La vortoj estas ĉiuj paroksitonaj, do vortoj skribitaj kiel en la itala sed kun malsama prononco. En la stampo la vortoj LINGVISTIKA FERIO havas malsaman prononcon ol la itala. Fakte oni diras: LingvìstIka FerIo, kie la akcento falas sur la antaŭlastan vokalon.

Pollando 1965 - Stampo pri Lingvistika Ferio

Ekzistas nur UNU difinita artikolo = LA kaj ne ekzistas nedifinita artikolo.

Italio 2014 - Stampo pri Insulo de la Rozoj Ĉinio 1989 - Stampo pri televida kurso


En Esperanto, por ricevi novajn vortojn, oni aldonas al iliaj radikoj finaĵojn, prefiksojn aŭ sufiksojn.

La substantivoj estas formitaj per aldono de la finaĵo –O, dum la adjektivoj per aldono de la finaĵo -A.

Ekzemple: POŜTA KARTO

Ruslando 1927- Poŝta Karto


Do sufiĉas, je la venonta!

Alessandro Bellucci
15-04-2021