kunlabore kun:
Esperanto-Ligo Filatelista
(ELF/AREK)

indekso de artikoloj

L'articolo in italiano


pagina iniziale le rubriche storia postale filatelia
Esperanto? Kio ĝi estas?
Alessandro Bellucci

Esperanto estas la neŭtrala internacia lingvo kreita en la 1887a jaro de la hebrea poligloto, d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu vivis en la okcidenta parto de la Cara Imperio (hodiaŭ Pollando).

Hungario 1957


Zamenhof kreis lingvon, facile lerneblan, regulan, logikan, kun la espero ke ĝi estos akceptita kiel dua lingvo por ĉiuj popoloj, tiel ebligante rektan komunikadon. La literumado estas fonetika (unu sono = unu litero), la gramatiko estas regula sen esceptoj. La prononco, bazita sur la kvin fundamentaj vokaloj, estas simpla kaj klara.

La unua libro (1887) estis eldonita unue en la rusa lingvo kaj sekve en la germana, franca kaj angla kun la titolo “Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto” sed tuj ĝi estis konata nur kiel ‘Esperanto’.

Pollando 2017


La disvastiĝo estis rapida kaj jam post malmultaj jaroj fondiĝis esperantaj grupoj en Germanio (Nurimbergo), Francio, Svedio, ktp: en Italio, 1890, estis eldonita la unua gramatiko.

Germanio 2013


La esperantistoi komencis renkontiĝi en 1905, kiam en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio) estis organizita la unua universala kongreso, kiun sekvis, ĉiujare, aliaj en diversaj landoj tra la tuta mondo. Nuntempe krom la Universala Kongreso, okazas naciaj kunvenoj, fak-seminarioj kaj aliaj eventoj en ĉiuj kvin kontinentoj.

Multaj estas la landoj, kiuj honoris Zamenhof-on kaj Esperanton per poŝtmarkoj, (la plej fama estas la 300-dinara de Jugoslavio kun surstampo Trieste B - 1953) kaj tutaĵoj.

Trieste B 1953

Sendube eĉ pli multnombraj estas la stampoj kaj afrankstampoj por propagandi eventojn kaj memorigi pri eminentaj esperantistoj.

Ekde la fino de la 19a jarcento grandan rolon, el propaganda vidpunkto, havis la glumarkoj, dum moneroj, eldonitaj de kelkaj ŝtatoj (la plej lasta Kroatio, en 1997) kaj medaloj fariĝis tre serĉataj de kolektantaj esperantistoj, kiel same pli simplaj objektoj, kiaj telefonkartoj, kongresaj kartoj, vizitkartoj…

25 kunaoj, Kroatio, 1997


Se oni deziras pli detale informiĝi pri la lingvo, ties gramatiko, legeblaj libroj ktp, sufiĉas tajpi la vorton “esperanto” ĉe Guglo, kaj eknavigi.

Por filatelistoj povas veki intereson la retejo www.kolektado.esperanto.cc, eĉ se ĝi estas nur esperantlingva!

Alessandro Bellucci
05-01-2021